Relativeca Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj – I
Resumo
Ni priskribas luman Doppleran efikon inter same akcelataj fonto kaj observanto ĉe special-relativeco. La propraj akceloj estas konstantaj kaj paralelaj.
- - - - - - - - - - -
We describe the Doppler effect between equally accelerated light source and observer under the special relativity. The proper accelerations are constant and parallel. An English version is available by request.
1 Enkonduko
Lorentzaj transformoj estas gravaj en special-relativeco. Ili montras kiel, el koordinata priskribo de fizika situacio per iu inercia referenca sistemo, oni trovas priskribon per alia inercia referenca sistemo. Tamen, tio ne montras tion kion observanto vere vidas. Por tio, oni devas konsideri plurajn faktorojn, ĉefe, Doppleran efikon.
En antaŭaj artikoloj [1, 2, 3] ni studis luman Doppleran efikon ĉe kelkaj specialaj situacioj: tie aŭ observanto aŭ fonto restas. Ĉi tie, ambaŭ moviĝas. Ili moviĝas ĉe konstanta propra akcelo, kiu tre taŭgas por special-relativeco. Fakte, tiu akcelo estas relativeca ekvivalenta de Newtona konstanta akcelo, kaj plibone ne generas rapidon pli granda ol rapido de lumo en vakuo, ; cetere ĝi multe simpligas kalkulon, kaj havas specialajn kvalitojn pri kiuj ni diskutos en Konkludo.
Luma Dopplera efiko estas malsameco de frekvenco de eligita lumo kaj frekvenco de observata lumo, pro movado de fonto aŭ observanto, aŭ ambaŭ. Proporcio nomiĝas Dopplera faktoro. Ĉar frekvenco estas inverso de periodo, tial ni difinas Doppleran faktoron kiel
(1) |
Ĉi tie estas infinitezima propra intertempo per fonto inter eligo de du lumaj signaloj, kaj estas infinitezima propra intertempo per observanto inter enigo de tiuj signaloj. Momento de eligo de lumo-signalo el fonto nomiĝas aŭ , kaj momento de enigo de tiu signalo en observanto nomiĝas aŭ . Ĉe la tria termo en (1), ni uzis rilaton de intertempa dilato inter propra kaj koordinata intertempoj, kie , kaj .
Por kalkuli Doppleran faktoron ni unue kalkulas distancon inter loko de fonto je momento de eligo de signalo kaj loko de observanto je momento de enigo de tiu signalo. Poste ni egalas tiun distancon al distanco kiun lumo trakuras dum intertempo . Tiu ekvacio, nomota elig-eniga ekvacio, rilatas momentojn de eligo (aŭ ) kun momentoj de enigo (aŭ ). Diferenciante ĝin ni havigas Doppleran faktoron je momento (aŭ ), per ekvacio (1).
Dopplera efiko kun nomiĝas “ruĝ-delokiĝo”, ĉar frekvenco etiĝas; ekzemple, delokiĝo de flava koloro al ruĝa. Kontraŭe, efiko kun nomiĝas “viol-delokiĝo”. Se oni diras ke ne estas Dopplera efiko. Rimarku, ke ĉar propratempoj kaj estas Lorentze skalaraj, do ankaŭ Dopplera faktoro estas Lorentze skalara.
Iuj rezultoj pri Dopplera efiko troviĝas ekzemple en [1, 2, 3, 4]. Unue, se fonto kaj observanto kolinie foriĝas unu de la alio, okazas ruĝ-delokiĝo. Kontraŭe, se ili kolinie alproksimiĝas, okazas viol-delokiĝo. Due, se fonto ĉirkaŭiras restantan observanton, okazas ruĝ-delokiĝo, pro intertempa dilato ĉe fonto. Kontraŭe, se observanto ĉirkaŭiras restantan fonton, okazas viol-delokiĝo.
Iom pli ĝenerale, estiĝu restanta fonto kaj moviĝanta observanto kun rapido , kiel en figuro 1(a), do elig-eniga ekvacio estas . Diferenciante kaj uzante iom da geometrio, Dopplera faktoro estiĝas
(2) |
Kontraŭe, por restanta observanto kaj moviĝanta fonto kun rapido , kiel en figuro 1(b), elig-eniga ekvacio estas . Diferenciante, Dopplera faktoro estiĝas
(3) |
En tiuj du pli ĝeneralaj okazoj, Dopplera faktoro dependas de rapido kaj de angulo.
Ni esploras kvin malsamajn fizikajn sistemojn, en kiuj observanto kaj fonto moviĝas kun sama konstanta propra akcelo. Je la unuaj du sistemoj, observanto kaj fonto moviĝas kolinie. Je la tria, movadoj estas paralelaj kaj ortaj al linio kunigante ilin. Kaj fine, je la du lastaj, movadoj estas ankaŭ paralelaj, sed klinaj rilate al tiu linio. Ĉe ĉiu sistemo, ni inspektas plurajn eblajn fazojn. Ĉe fazo 0, restanta observanto ricevas signalon eligitan el fonto ankaŭ restanta; ĉar ne estas Dopplera efiko en tiu fazo (), tiu fazo ne estos ordinare prezentata. Ĉe fazo 1, moviĝanta observanto ricevas signalon eligitan el ankoraŭ restanta fonto. Fine, ĉe fazo 2, moviĝanta observanto ricevas signalon eligitan el ankaŭ moviĝanta fonto; ni rimarkos, ke ĉi tiu fazo ne ĉiam ekzistas.
Sekcio 2 difinas propran akcelon de korpo, kaj priskribas movadon de korpo se tiu akcelo estas konstanta. En sekcio 3, observanto moviĝas malantaŭ fonto, kaj en sekcio 4, kontraŭe. Sekcio 5 priskribas la nekolinian ortan movadon. Sekcioj 6 kaj 7 priskribas klinajn movadojn kun observanto malantaŭ fonto kaj kontraŭe. Sekcio 8 konkludas.
2 Konstanta propra akcelo
Antaŭigante studon de Dopplera faktoro, ĉi tiu sekcio difinas propran akcelon, kaj priskribas movadon laŭ konstanta propra akcelo, kiel Møller [5, paĝoj 73-74] kaj Rindler [4, paĝo 49].
Estiĝu inercia referenca sistemo en kiu korpo momente ripozas. En tiu sistemo, derivaĵo de rapido de korpo rilate al tempo nomiĝas propra akcelo de korpo (rimarku, ke estas Lorentze skalara). Ĉe unudimensia movado, oni montras, ke en iu ajn inercia referenca sistemo
(4) |
Estiĝu korpo komence restanta () en pozicio de akso de inercia sistemo de referenco. Ekde (), ĝi moviĝu kun konstanta propra akcelo en pozitiva direkto de . Integrante (4), la movado estiĝas
(5) | |||||
(6) | |||||
(7) | |||||
(8) |
Rimarku en (6), ke kiam . Eblas pruvi, ke Newtona akcelo () de tiu movado estas , kiu etiĝas laŭ tempo, ĉar egiĝas laŭ rapido.
3 Observanto malantaŭ fonto
Laŭ figuro 2(a), kaj observanto kaj luma fonto restas en inercia sistemo de referenco. Ekde , ambaŭ moviĝas dekstren en akso , kun sama konstanta propra akcelo .
Ĉe fazo 1, observanto moviĝas laŭ (5), kaj ricevas signalojn (kiel sago en figuro 2(b)) eligitajn el fonto restanta en ; do elig-eniga ekvacio estas . Uzante (5) por , kaj (8) por , kaj , tiu ekvacio estiĝas
(9) |
Fazo 1 finiĝas je , kiu estas la valoro de en (9) se :
(10) |
Kalkulante el (9) aperas Dopplera faktoro
(11) |
Oni rimarkas, ke eksponenciale egiĝas en fazo 1, kiel figuro 3(b) montras. Tio estas facile komprenebla, ĉar en inercia sistemo , observanto alproksimiĝas al restanta fonto pli kaj pli rapide, do li vidas viol-delokiĝon pli kaj pli forta.
Ĉe fazo 2 (kiel sago en figuro 2(b)), ambaŭ kaj moviĝas, do nova elig-eniga ekvacio estas ; uzante (5) por kaj , kaj uzante (8) por kaj , tiu ekvacio estiĝas
(12) |
Fine, kalkulante el (12) aperas faktoro
(13) |
Ni rimarkas en (13) kaj en figuro 3(b), ke etiĝas ekde . Tio estas facile komprenebla en inercia sistemo de referenco: Newtona akcelo de observanto, je momento de ricevo de lumo, estas pli eta ol Newtona akcelo de fonto, je momento de eligo de tiu lumo; do observanto en alproksimiĝas al loko de eligo de lumo pli kaj pli malrapide.
Ni ankaŭ rimarkas en (13) kaj en figuro 3(b), ke okazas kiam ; tiam ambaŭ observanto kaj fonto havas rapidon ĉirkaŭe , kaj ne ekzistas Dopplera efiko. Newtona kinematiko facile eksplikas tiun fakton: se fonto kaj observanto estas kolinie moviĝantaj kun similaj rapidoj, Dopplera efiko ne ekzistas. Sed relativeca kinematiko bezonas fari pli detalan analizon. Rapido de observanto (je momento de ricevo de signalo) mezurata en inercia sistemo de momenta ripozo de fonto (je momento de eligo de tiu signalo) estas . Uzante (6) por kaj , tiu estiĝas . Ekvacio (12) implicas kiam , do relativa rapido (de loko de ricevo al loko de eligo) nuliĝas kiam , eksplikante .
Kurioze, ĉe inercia sistemo de referenco, distanco inter loko de eligo de signalo kaj loko de ricevo ĉiam etiĝas, de je ĝis je . Tio estas facile komprenebla ĉar rapido de observanto kiam estas proksimume , kaj rapido de signalo estas ; do renkonto de observanto kun signalo okazas ĉe mezo de konstanta distanco de observanto al fonto.
4 Fonto malantaŭ observanto
Laŭ figuro 4, observanto komence restas en , kaj fonto aŭ komence restas en aŭ , respektive, estante kaj . Por fazo 1, elig-eniga ekvacio estas . Tiu fazo daŭras ĝis momento laŭ
(14) |
Rimarku, ke se (kiel por fonto ĉe figuro 4(b)), fazo 1 daŭras ĝis , kaj do fazo 2 ne ekzistas. En tia okazo, lasta signalo en figuro 4(b), kiu atingas observanton (je ) estas eligita je . Signaloj eligitaj post ne atingas observanton kiun ekmoviĝis sufiĉe fore de fonto (). Se tamen , fazo 2 ekzistas.
Por fazo 1, el elig-eniga ekvacio, Dopplera faktoro estiĝas (vidu figuron 5)
(15) |
estante momento de ricevo de lumo eligita je . Estas facile komprenebla, en inercia sistemo de referenco, kial eksponenciale etiĝas: observanto iras pli kaj pli rapide fore de restanta loko de eligo de lumo.
Por fazo 2, elig-eniga ekvacio estas , do Dopplera faktoro estiĝas (vidu figuron 5(b))
(16) |
En tia okazo, signalo eligita je estas la lasta kiu sukcesas atingi observanton (kiam ). Vidu en figuro 4(b).
Ni rimarkas en figuro 5(b), ke kiam ; tiam rapido de observanto ĉirkaŭas , kaj li ricevas signalon eligitan je momento . Je ĉi tiu finhava tempo, rapido de fonto estas ankaŭ pozitiva, sed ne ĉirkaŭas ; tio klarigas ekstreman ruĝ-delokiĝon .
Oni montras, ke je , okasas kaj . Ĉar , je , grafikaĵo estas malpli klinata ĉe fazo 2 ol ĉe fazo 1, kiel montras figuro 5(b). Tio okazas ĉar ekde , ricevataj signaloj estas eligitaj el jam moviĝanta fonto.
5 Nekoliniaj movadoj
Laŭ figuro 6(a), observanto restas en pozicio kaj luma fonto restas en pozicio . Ekde , ambaŭ moviĝas dekstren kun sama konstanta propra akcelo . Komence, moviĝanta observanto ricevas lumon el ankoraŭ restanta fonto, do elig-eniga ekvacio estas . Uzante (5) por , (8) por , kaj , poste kalkulante , aperas Dopplera faktoro ĉe fazo 1 (vidu figuron 6(b))
(17) |
estante momento de ricevo de lumo eligita je :
(18) |
Ni analizas tiun grafikaĵon ĉirkaŭ . Tiuokaze, el (17), okazas . Ni rimarkas, ke je , okazas kaj . Do tiu grafikaĵo komencas horizontale kaj kurbiĝas supren (ĝia kurbeco ne dependas de ). La interpreto de tiu rezulto estas facila. Komence okazas orta Dopplera efiko, kiu ne ekzistas en Newtona kinematiko. Tiu ordinare faras etan viol-delokiĝon, kiu egiĝas ĉar rapido egiĝas. Poste, la for-movado aperigas faktoron de ruĝ-delokiĝo. Fine ĉi tiuj du malaj efektoj nuligas unu la alion je , ĝuste kiam lasta signalo de fonto ankoraŭ ripozanta atingas observanton.
Ĉe fazo 2, ambaŭ observanto kaj fonto estas moviĝantaj, do elig-eniga ekvacio estas . Uzante (5) por kaj , kaj uzante (8) por kaj , tiu ekvacio multe simpliĝas al
(19) |
do , t.e., ne ekzistas Dopplera efiko ĉe fazo 2. Vidu figuron 6(b).
Nun ni diskutas ĉi tiun konstantecon de Dopplera faktoro. Kiel ni raportis en Enkonduko, se observanto pasas orte restantan fonton, okazas viol-delokiĝo pro tempa dilato je rapido de observanto. Alie, se observanto iras kolinie fore de restanta fonto, okazas ruĝ-delokiĝo. En ĉi tiu sekcio, tiuj du komponoj konkursas. Tiamaniere Dopplera efiko dependas de rapido de observanto rilate al fonto, kaj de angulo inter tiu rapido kaj direkto de signal-eligo, kiel en figuro 1(a). Konsideru unue la rapidon. Same kiel en sekcio 3, la relativa rapido estas . Pro ekvacio (19), estas konstanta. Due, konsideru la angulon. En inercia referenca sistemo , okazas . Laŭ Lorentza transformo, en inercia sistemo de momenta ripozo de fonto, la diferenco de tempoj estiĝas
(20) |
kie ni uzis (3)–(6) por trovi la dekstran termon. Pro ekvacio (19) denove, havas la saman valoron en ĉiu inercia sistemo de momenta ripozo de fonto, eksplikante kial la Dopplera faktoro estas konstanta.
Ni ĵus diskutis pri la konstanteco de Dopplera faktoro en fazo 2. Pri ĝia valoro, notu ke por iu ajn valoro de . Tiun interesan (kaj misteran?) fakton prezentas plidetale nia estonta artikolo Dopplera efiko de luma ebeno vidata per akcelata korpo. Ĉi tie en Konkludo, ni rediskutis pri konstanteco kaj nuleco de uzante heŭristikajn argumentojn.
6 Observanto malantaŭ fonto, nekolinie
Ni ĝeneraligas sekciojn 3 kaj 5. Vidu en figuro 7(a), ke observanto kaj fonto komence restas en kaj , respektive, estante pozitiva kaj ioma. Ekde , ambaŭ moviĝas dekstren kun sama konstanta propra akcelo . Por fazo 1, elig-eniga ekvacio estas . Tiu fazo daŭras ĝis momento laŭ
(21) |
Interesas scii kie estas observanto kiam fazo 1 finiĝas. Tio dependas de valoroj de , kaj , kaj . Fakte, uzante (5) kaj (21), oni pruvas ke la signumo de estas
(22) |
Do fazo 1 finiĝas kiam observanto estas en aŭ aŭ aŭ laŭ estas malpozitiva aŭ nula aŭ pozitiva, respektive. Tio estas facile komprenebla, ĉar des pli granda , des pli malfrua estas ricevo de lumo, do des pli granda estas .
Por fazo 1, el la supra elig-eniga ekvacio, Dopplera faktoro estiĝas
(23) |
estante
(24) |
Vidu figuron 7(b). Eblas pruvi, ke je ; t.e., estas pozitiva (krom se kiel ĉe kurbo , kiu ripetas figuron 6(b) el sekcio 5). La komence kreskanta valoro de okazas pro la eganta rapido de alproksimiĝado de observanto al fonto. Eblas pruvi ankaŭ, ke denove je , same kiel en sistemo de sekcio 5; do la komenca kurbeco de estas supren, kaj dependas nek de nek de .
Ni vidas en figuro 7(b), ke la klino de , je , estas aŭ pozitiva (kurbo 1), aŭ nula (2), aŭ malpozitiva (3). Simpla kalkulo pruvas, ke tiuj signumoj estas . La ĝeneralaj formoj de tiuj grafikaĵoj estas kombinoj de grafikaĵoj de figuro 3(b) kun figuro 6(b). Fakte, se estas sufiĉe granda, figuro 3(b) superas, kaj kontraŭe se estas sufiĉe granda, figuro 6(b) superas.
Ĉe fazo 2, estiĝas ; uzu (5) por kaj , kaj uzu (8) por kaj , poste kalkulu Doppleran faktoron :
(25) |
estante
(26) | |||||
(27) | |||||
(28) |
vidu figuron 7(b). Same kiel en figuroj 3(b) kaj 6(b), ĉi tie . Figuro 7(b) ankaŭ montras, ke klino de , je , estas aŭ malpozitiva, aŭ nula, aŭ pozitiva, kaj eblas pruvi, ke tiuj signumoj estas . Fakte, se fazo 2 komencas kiam observanto estas en , je tiu momento fonto foriras kun Newtona akcelo pligranda ol tiu de observanto. Do la viol-delokiĝo malfortiĝas. Kontraŭe, se observanto estas en , je tiu momento, fonto alproksimiĝas al li, do la viol-delokiĝo fortiĝas.
7 Fonto malantaŭ observanto, nekolinie
Ĉi tiu sekcio ĝeneraligas sekciojn 4 kaj 5. Vidu en figuro 8(a), ke observanto kaj luma fonto komence restas respektive en kaj , estante pozitiva kaj ioma. Ekde , ambaŭ moviĝas dekstren je sama konstanta propra akcelo . Elig-enigaj ekvacioj de fazo 1 kaj 2 estas tiuj de sekcio 6 per anstataŭigo de al , do ekvacioj (23)–(28) pravas ankaŭ ĉi tie, per tiu anstataŭigo.
Fazo 1 daŭras ĝis momento , laŭ ekvacio (21) (kun anstataŭ ). Same kiel en sekcio 6, ni vidas, ke bezonas distingi du eblecojn. Se , fazo 1 etendiĝas ĝis , kiel en kurbo 3 de figuro 8(b); en tia okazo, lumo eligita nur antaŭ atingas observanton, same kiel en sekcio 4. Se tamen , fazo 2 ekzistas. Tio estas videbla en kurboj 1 kaj 2 de figuro 8(b).
Dum fazo 1, Dopplera faktoro estas laŭ ekvacio (23) (kun anstataŭ ). Vidu en figuro 8(b), ke ĉiuj kurboj komencas malsupren; tio okazas ĉar observanto komence iras kun eganta rapido, fore de loko de lum-eligo. Fakte, simpla kalkulo pruvas, ke kaj je .
Dum fazo 2, Dopplera faktoro estas laŭ ekvacio (25) (kun anstataŭ ). El tiu ekvacio, , do je , Dopplera efiko estas ruĝ-delokiĝo.
Same kiel en sekcio 4, ekzistas signaloj kiuj neniam atingas observanton. Fakte, la lasta signalo atinganta observanton (je ) estas eligita je . Do observanto kun rapido ĉirkaŭ ricevas signalon eligata el fonto kun eta rapido, eksplikante . Fine rimarku, ke ĉiu grafikaĵo en figuro 8(b) estas kombino de figuro 5(b) kun figuro 6(b); speciale, .
8 Konkludo
Ĉi tiu artikolo zorgis pri Doppleran efikon se luma fonto kaj observanto moviĝadas paralele, ambaŭ kun sama konstanta propra akcelo, kaj komencante el restado je sama momento. Ni vidis, ke se observanto moviĝas malantaŭ fonto (sekcioj 3 kaj 6), komence okazas viol-delokiĝo, kiu iĝas nula efiko kiam (figuroj 3(b) kaj 7(b)). Se, kontraŭe, fonto moviĝas malantaŭ observanto (sekcioj 4 kaj 7), komence okazas finia ruĝ-delokiĝo, kiu iĝas nefinia ruĝ-delokiĝo () kiam (figuroj 5 kaj 8(b)). Rimarku, ke, en sekcio 7, povas ekzisti viol-delokiĝo inter la du ruĝ-delokiĝoj. Speciale, se observanto kaj fonto moviĝas orte al linio kunigante ilin (sekcio 5), figuro 6(b) montris, ke komence estas viol-delokiĝo, kiu iĝas nula efiko ekde .
Nun, ni klarigas konstantecon kaj neeston () de Dopplera efiko ĉe fazo 2 de orta-nekolinia movado de sekcio 5. Per inercia sistemo de momenta ripozo de fonto kaj observanto, restanta fonto en , kun propra akcelo laŭ , eligas lum-signalon. Je tiu momento, restanta observanto en havas propran akcelon laŭ . La valoro de dependas de ĉi tiuj supraj kondiĉoj. Iom poste, per nova inercia sistemo de momenta ripozo de fonto kaj observanto, propraj akceloj, rapidoj (nulaj) kaj relativaj pozicioj estas samaj. Ĉar la kondiĉoj estas samaj, do la valoro de estas la sama, kaj do . Rimarku, ke ĉi tiu argumento validas nur: (i) se propraj akceloj estas konstantaj (memoru, ke laŭ sekcio 2, propra akcelo estas difinata per inercia sistemo de momenta ripozo), (ii) se movado estas orta, ĉar kontraŭe, malsamaj Lorentzaj etiĝadoj de distanco aperas, (iii) ĉe fazo 2, ĉar kontraŭe, la kondiĉoj ne estas samaj per sekvantaj inerciaj sistemoj.
Estas mirinda, taŭgeco de konstanta propra akcelo al Dopplera efiko, ĉe speciala relativeco; tiu taŭgeco estos plidetale vidata en estonta artikolo.
Lasta komento estas: ni baldaŭ publikigos parton II de ĉi tiu artikolo, rilate al luma Dopplera efiko inter korpoj paralele moviĝantaj, ambaŭ je (malsamaj) konstantaj propraj akceloj; speciale ni traktas pri rigida movado [1].
Gratuloj
Ni kore dankas al Leo Squallyorbit pro sugesti studon de Dopplera efiko de observanto kaj fonto ambaŭ akcelataj.
Citaĵoj
-
[1]
F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, La relativeca tempo – I, (2006)
http://arxiv.org/abs/physics/0603053
-
[2]
F.M. Paiva kaj A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – I, (2007)
http://arxiv.org/abs/physics/0701092
-
[3]
F.M. Paiva kaj A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – II, (2007)
http://arxiv.org/abs/0704.1130
- [4] W. Rindler, Essential relativity, 2nd ed, Springer-Verlag (1977)
- [5] C. Møller, The theory of relativity, 2nd ed, Oxford,U P (1972)