Relativeca Dopplera efiko
ĉe unuforme akcelata movo – III
Resumo
Ĉe special-relativeco ni detale priskribas lum-Doppleran efikon inter restanta lum-fonto kaj observanto kun rektlinia movado kaj konstanta propra akcelo.
In the context of special relativity, we describe with detail the Doppler effect between a light source at rest and an observer in linear motion and constant proper acceleration. To have an English version of this article, ask the authors.
1 Enkonduko
En antaŭaj artikoloj [6, 7, 8, 9] ni pridiskutis Doppleran efikon de lum-signalo inter fonto kaj observanto. Tie aŭ ambaŭ moviĝas aŭ unu moviĝas dum la alia restas. Ofte estas komenca fazo, kiam moviĝanta observanto ricevas signalon eligitan kiam fonto ankoraŭ ne moviĝas. La Doppleran faktoron de tia fazo ni kalkulis en [9], kaj nun ni plu esploras ties grafikaĵojn.
Tia sistemo fariĝas kun observanto komence en loko , kaj lum-fonto en , ambaŭ restantaj. Ĉi tie estas aŭ pozitiva, aŭ nula aŭ malpozitiva, kaj tute-ĝenerale estas aŭ pozitiva aŭ nula, laŭ figuro 1. Ekde momento , la observanto moviĝas kun konstanta propra akcelo , pozitive de akso , dum la fonto plu restas. Rimarku, ke se , la observanto komence proksimiĝas al la fonto, kaj se ĝi ĉiam foriĝas de la fonto. Laŭ [9, ekvacio (23)], por la Dopplera faktoro estas
(1) |
kie estas la propra tempo de observanto, elektante kiam .
Sekve ni priskribas tri gravajn aferojn rilatajn al nia studo: tempan dilaton, propran akcelon, kaj Doppleran efikon.
Tempa dilato
Estiĝu inercia referenca sistemo , t.e., unu normohorloĝo fiksa en ĉiu spaca punkto, ĉiuj sinkronaj. La tempo mezurata per tiu horloĝaro nomiĝas tempa koordinato. Plu estiĝu moviĝanta normohorloĝo , kaj ĝia propra tempo.
Supozu, ke kiam montras tempon , ĝi trapasas horloĝon de kiu montras tempon . Poste, kiam montras tempon , ĝi trapasas alian horloĝon de , kiu montras tempon . Laŭ special-relativeco la koordinata intertempo mezurata per la horloĝaro de estas pli granda ol la propra intertempo mezurata per horloĝo . Se intertempoj kaj estas infinitezimaj, do special-relativeco diras, ke , kie , estante la rapido de . Ĉar ĉiam , do ĉiam , kaj tiu ebla malsameco nomiĝas tempa dilato.
Propra akcelo
Special-relativeco ne permesas, ke objekto havas konstantan Newtonan akcelon dum tro longa tempo. Fakte, tia objekto atingus rapidon pli granda ol vakuo-lumo-rapido , kio ne estas ebla en tiu teorio.
Plej taŭgas al special-relativeco propra akcelo . Memoru, ke ju pli granda la rapido des pli granda la faktoro de tempa dilato , kaj kiam la rapido proksimiĝas al , tiam emas al . Rezultas en ĉi tiu studo, ke konstanta propra akcelo respondas al malkreskanta Newtona akcelo kaj, ke la rapido de objekto kun konstanta propra akcelo dum tre longa tempo apenaŭ emas al vakuo-lumo-rapido .
Fizike, oni povas difini propran akcelon de objekto kiel la Newtona akcelo mezurata en inercia referenca sistemo kun momente la sama rapido de objeto. Studoj de movado kun konstanta estas oftaj, kiel ĉe Møller [1, paĝo 72], Rindler [2, paĝo 49], Dwayne Hamilton [3], Landau kaj Lifshitz [4, paĝo 22], Cochran [5], kaj ni mem [6, 7, 8, 9].
Dopplera efiko
En propra momento fonto eligas lum-signalon kun frekvenco , laŭ siaj propraj mezuriloj. En propra momento observanto ricevas tiun lum-signalon kun frekvenco , laŭ siaj propraj mezuriloj. Plej ofte ; ĉi tiu ebla ŝanĝo de frekvenco nomiĝas Dopplera efiko, kaj la kvociento nomiĝas Dopplera faktoro. Se , la fenomeno nomiĝas al-violo (); kontraŭe nomiĝas al-ruĝo ().
Laŭ [7, 8, 9], la Doppleran faktoron oni povas kalkuli konsiderante du infinitezime sinsekvajn lum-signalojn. Estiĝu la intertempo de eligo de tiuj du signaloj mezurita per la fonto, kaj estiĝu la intertempo de ricevo de tiuj du signaloj mezurita per la observanto. Ekvivalente, estiĝu kaj la respondaj intertempoj, mezuritaj per iu inercia referenca sistemo. La Dopplera faktoro je la momento de ricevo de signalo estas
(2) |
En (2), la faktoro de tempa dilato pro movado de observanto kontribuas por alviolo, kaj, en la nomanto, la faktoro de tempa dilato pro movado de fonto kontribuas por alruĝo. La foriĝ-proksimiĝa faktoro povas kontribui ambaŭmaniere: dum proksimiĝo ĝi estas pli granda ol , do kontribuas por alviolo, kaj dum foriĝo ĝi estas pli eta ol , do kontribuas por alruĝo. La Dopplera faktoro (2) estas rezulto de tiuj tri kontribuoj.
En nuna studo la fonto restas, do , kaj do havas nur du faktorojn. Tio simpligas la diskuton pri ekvacio (2) al la jenaj ĝeneralaĵoj. 1: ĉe proksimiĝo de observanto al fonto, la Dopplera efiko estas alviolo pro ambaŭ faktoroj. 2: ĉe preterpaso, t.e., pozicio de moviĝanta observanto en figuro 1 estante , faktoro ne kontribuas, do faktoro estras farante alviolon. 3: ĉe foriĝo, aŭ la alruĝa faktoro aŭ la alviola faktoro estras, farante plurajn interesajn eblecojn.
2 Grafikaĵoj
Nun ni studas grafikaĵojn de Dopplera faktoro el ekvacio (1), montratajn en figuro 2. Ĉar en komenca momento la observanto restas, tiam Dopplera efiko ne estas, . Laste, kiam , okazas foriĝo, kaj la interspaco de fonto al observanto estas multe pligranda ol . Do la movado estas preskaŭ kolinia, kaj do la Dopplera efiko emas al plej forta alruĝo, t.e., la Dopplera faktoro estas .
La signaloj de kaj estas la sama. Tio estas facile komprenebla. Ja, se la movado estas komence proksimiĝo, do la Dopplera efiko estas alviolo, kaj se la movado estas komence foriĝo kun malgranda rapido, do la Dopplera efiko estas alruĝo. Ankaŭ rimarku, ke , do la unua derivaĵo pliiĝas je .
Nun ni analizas ĉiu grafikaĵo en figuro 2. Estas ses ecoj de grafikaĵo, pendante de valoroj de kaj . En tiu figuro, malsupera diagramo limigas ses regionojn, de ĝis , per kurboj {}. Ĉiu regiono respondas al iu eco de grafikaĵo.
Grafikaĵoj de regiono estas la plej simplaj: ĉiam , kaj , do ili similas al . Vere, ili estas ĝuste se kaj .
Kurbo estas limo inter regionoj kaj , t.e., inter regiono de ĉiam pozitiva kaj regiono kie ĝi povas esti malpozitiva. Tiu kurbo malkovriĝas per forigo de el kaj . Oni montras, ke havas horizontalan asimptoton, , t.e., .
Grafikaĵoj de malsamiĝas al tiuj de pro ĝibo. Tamen tiu ĝibo ne havas maksimumon, ĉar ĉiam . Tiu ĝibo okazas pro pliforta alviola kontribuo de faktoro. Vere, ĉar estas pli granda kompare kun , komence la foriĝo estas malpli kolinia ol en , do alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro estas malpli forta. Tamen, tiu alruĝa kontribuo plifortiĝas kiam la foriĝo estas preskaŭ kolinia.
Kurbo estas limo inter regionoj kaj , t.e., inter regiono de ĉiam malpozitiva kaj regiono kie ĝi povas esti pozitiva. Tiu kurbo malkovriĝas per forigo de el ekvacioj kaj . Jen :
(3) |
Oni klare rimarkas el (3), ke havas horizontalan asimptoton .
Grafikaĵoj de malsamiĝas al tiuj de ĉar la ĝibo havas maksimumon. Tamen tiu maksimumo estas pli eta ol , do alviolo ne okazas. Ju pli granda kompare kun des malpli kolinia la komenca foriĝo. Do la alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro malfortiĝas komence kaj la ĝibo pliiĝas.
Kurbo estas limo inter regionoj kaj , t.e., inter regiono de pli eta ol kaj regiono kie ĝi povas esti pli granda ol . Tiu kurbo malkovriĝas per forigo de el ekvacioj kaj ; ĝi estas la parabolo .
Grafikaĵoj de malsamiĝas al tiuj de ĉar iliaj maksimumoj estas pli granda ol , t.e., poste komenca alruĝo estas alviolo. Tio okazas, ĉar la foriĝa movado komence estas sufiĉe ne kolinia, tiel kiel, post iom da tempo, alviola kontribuo de faktoro superas la alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro. Tio estas senpere relativeca fenomeno, ĉar Newtone nur alruĝo okazas ĉe foriĝa movado.
Grafikaĵoj de estas en limo inter kaj . Ili respondas al do havas . Tio okazas ĉar komence ne estas proksimiĝo nek foriĝo. Tuj poste, alviola kontribuo de faktoro estras super alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro. Laste, la movado fariĝas preskaŭ kolinia foriĝo, do alruĝo de foriĝa faktoro estras.
Grafikaĵoj de respondas al . Komence estas proksimiĝo de observanto al fonto, do proksimiĝa faktoro fortigas la alviolan kontribuon de . Laste, la movado fariĝas preskaŭ kolinia foriĝo, kaj la alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro estras.
3 Detalo
Eblas pli detala analizo de regionoj , kaj el figuro 2. Fakte, figuro 3 montras subregionojn , , , , , , , laŭ transfleksejoj en grafikaĵoj estas super aŭ sub .
Kurboj kaj limigas tiujn subregionoj kaj rilatas al la unua kaj dua transfleksejo, respektive. Ambaŭ kurboj malkovriĝas per forigo de el ekvacioj kaj . Uzante la parametron , jen ili:
(4) |
kie la superaj kaj subaj signaloj respondas al kaj , respektive. Oni montras, ke ambaŭ kurboj kuniĝas kun parabolo ĉe .
4 Konkludo
Certe oni povas fari pli detalan matematikan analizon de grafikaĵoj de Dopplera faktoro kaj pridiskuti interpreton el ili. Ekzemple, akso el regiono respondas al trapaso de fonto per observanto, farante malkontinuecon en Dopplera faktoro. Tiun aferon studas [7] kaj la plej grava rezulto estas en ties figuro 5.b, plej specife en la kvadranto kun . La malkontinueco okazas ĉar je la momento de trapaso, alviolo pro kolinia proksimiĝo subite fariĝas alruĝo pro kolinia foriĝo.
Interesas rimarki, ke ĉi tiu studo taŭgas ankaŭ por komenca fazo de Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj, t.e., kiam moviĝanta observanto ricevas signalon el fonto, kiu ankoraŭ ne moviĝas. Tiun problemon pridiskutas antaŭa artikolo [9]. En estonta artikolo ni uzas rezultojn de ĉi tiu nuna artikolo por pli detaligi rezultojn de [9].
Citaĵoj
-
[1]
C. Møller, The theory of relativity,
2nd ed., Oxford U P, 1972. -
[2]
W. Rindler, Essential relativity,
2nd ed., Springer-Verlag, 1977. -
[3]
J. Dwayne Hamilton, The uniformly accelerated reference frame,
Am. J. Phys. 46 83-9, 1978. -
[4]
L. D. Landau, E. M. Lifshitz, The classical theory of fields,
4th rev. English ed., Butterworth-Heinemann, 1996. -
[5]
W Cochran, Some results on the relativistic Doppler effect for accelerated motion,
Am. J. Phys. 57 1039-41, 1989. -
[6]
F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira,
La relativeca tempo – I,
Notas de Física, CBPF-NF-006/06, 2006http://arxiv.org/abs/physics/0603053
. -
[7]
F. M. Paiva, A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – I,
Notas de Física, CBPF-NF-002/07, 2007http://arxiv.org/abs/physics/0701092
. -
[8]
F. M. Paiva, A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – II,
Notas de Física, CBPF-NF-011/07, 2007http://arxiv.org/abs/0704.1130
. -
[9]
F. M. Paiva, A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj – I,
Notas de Física, CBPF-NF-001/08, 2008http://arxiv.org/abs/0801.2290
.