Dopplera efiko de luma ebeno vidata per akcelata observanto
Resumo
Ebeno eklumiĝas unukolore kaj tuj poste mallumiĝas, dum observanto ekmoviĝas orte el ebeno kun konstanta propra akcelo. Special-relativeco antaŭdiras, ke observanto vidos luman cirklon ĉiam en direkto mala al la ebeno, sen Dopplera efiko, kaj ke tiu cirklo ŝajnos progrese etiĝi ĝis punkto.
1 Enkonduko
Supozu observanton senmovan en ebeno. Subite la tuta ebeno eligas unukoloran lumon en ĉiuj direktoj, dum tre mallonga intertempo. Sammomente la observanto ekmoviĝas orte el la ebeno, kun konstanta propra akcelo. Ni priskribas tion, kion la observanto vidas el tiu ekbrilo, laŭ special-relativeco.
Movadon de objekto kun konstanta propra akcelo studis pluraj aŭtoroj: Møller [1, paĝo 72], Rindler [2, paĝo 49], Dwayne Hamilton [3], Landau kaj Lifshitz [4, paĝo 22], Cochran [5], kaj ni mem [6, 7, 8, 9, 10]. Propra akcelo de objekto estas la akcelo mezurata per inercia referenca sistemo kie la objekto momente restas. Tiu akcelo malegalas Newtonan akcelon kaj pli taŭgas al special-relativeco. Fakte, la rapido de objekto kun konstanta Newtona akcelo povas matematike superi la liman valoron de vakuo-lumo-rapido , post sufiĉe da tempo. Kontraŭe, rapido de objekto kun konstanta propra akcelo neniam estos .
Por priskribi la fenomenon, difinu kiel space cilindra sistemo de koordinatoj kie lumfonto estas senmova kaj okupas la tutan ebenon . Vidu figuron 1. La observanto komence estas senmova en loko , kaj ekde momento ĝi moviĝas kun konstanta propra akcelo en la pozitiva direkto de akso . Ĝia movado do estas [1, paĝo 74], [9]
(1) |
estante la propra intertempo de observanto ekde . Rimarku en lasta (1), ke egiĝas malpli rapide ol tempa koordinato de horloĝaro de . Rapido de observanto en kaj rilata faktoro de tempa dilato pliiĝas kiel
(2) |
Kelkaj interesaj rimarkoj pri akceloj indas mencion ĉi tie. Unue, la konstanta propra akcelo en ĉi tiu artikolo rilatas al malkonstanta Newtona akcelo per , estante kaj estante la rapido de objekto. Ĉar , tial ĉi tie.
2 Percepto de lumo
Por studi percepton de ekbrilo de ebeno estiĝu, en sistemo , lumo eligita el cirklo en momento , kun onda 4-vektoro (vidu figuron 1)
(3) |
Tiu lumo incidas sur la observanto en se . Uzante kaj el (1), kaj uzante el figuro 1, rezultiĝas
(4) |
La unua esprimo indikas tiun cirklon de la ebeno, kiun vidas la observanto en propratempo . Ĉar kiam , tial la radiuso de luma cirklo komence egiĝas kun rapido . Poste egiĝas ankoraŭ pli rapide. Pro la dua esprimo, la angulo en figuro 1 etiĝas ekde ĝis 0, dum la propratempo kaj la loko de observanto egiĝas ambaŭ de 0 ĝis .
Por priskribi luman percepton, la observanto kun rapido uzas inercian sistemon kie ĝi momente estas senmova, en momento de percepto. Do ni elektas sistemon kun rapido rilate al , kaj havante akson sur akso , kiel en figuro 1.
En sistemo , komponantoj de onda 4-vektoro de lumo eligita el estas kalkulitaj el komponantoj (3) per Lorentzaj transformoj, kiel
(5) |
Ĉar la observanto foriras de fonto, oni naive povus esperi, ke frekvenco de perceptata lumo estus plieta ol frekvenco de eligita lumo. Tamen tio ne veriĝas, kiel ni konstatas uzante la unuan el (3), kaj poste (2) kaj (4):
(6) |
Do la Dopplera faktoro estas 1, t.e., ne estas Dopplera efiko. Tiu fakto ne estus esperata, precipe ĉar ĝi okazas en ĉiu momento , kaj por iu ajn valoro de konstanta propra akcelo .
Alia malesperata fakto estas, ke malkonstantaj komponantoj kaj ĉiam havas kontraŭajn signumojn, kaj saman modulon. Tion oni konstatas uzante el (5) kaj el (3), poste (2) kaj (4):
(7) |
Ĉar ankaŭ okazas , tial la observanto en vidas la fonton antaŭen, kun angulo sama al la angulo ĉe , kiel montras figuro 1. El (4), etiĝas dum la movado, tial ankaŭ etiĝas dum la movado, kaj do la observanto vidas la luman cirklon progrese nuliĝi.
Ripetinde, la observanto vidas la lumon nur se li estas dorse al eliganta ebeno. Nomiĝas aberacio, iu ajn ŝanĝo de ŝajna direkto de objekto pro movado de observanto. Aberacion de objekto ni nomu forta, se la objekto estas malantaŭ la moviĝanta observanto en sistemo sed estas vidata antaŭen per observanto en sistemo . El (7), forta aberacio okazas se , t.e., se la rapido de observanto estas pligranda ol la projekcio de rapido de lumo sur vojo de observanto (vidu figuron 1).
3 Konkludo
Ni montris ke ne okazas Dopplera efiko sed estas simetria forta aberacio, tiel ke la lumaj cirkloj estas simetrie vidataj en la direkto mala al la ekbrilanta ebeno. Komence la observanto vidas malgrandan cirklon ĉe , poste la angulo progrese etiĝas ĝis nuli.
La metodo, kiun ni uzis ĉi tie por kalkuli Doppleran efikon, estas tre kompakta. Tamen la metodo uzata en niaj antaŭaj artikoloj [6, 7, 8, 9, 10] malkaŝas gravan proprecon de propra akcelo.
Tion celante, konsideru en sistemo de figuro 1 lumsignalon eligitan en momento kaj perceptatan en momento . Do la elig-eniga ekvacio estas ; ĉi tie estas kiel en (1), kaj estas radiuso de cirklo vidata per observanto en momento . Diferenciante kaj poste farante kaj , ni ricevas , kaj do . Tiu rezulto aperas kaŝita en antaŭa artikolo [9]. Fakte, ĉiu lumsignalo en nuna artikolo estas kiel la signalo en limo inter fazoj 1 kaj 2 en sekcio 5 de [9].
Simile oni povus rericevi ĉiujn ajn rezultojn el antaŭaj sekcioj en ĉi tiu artikolo. Sed nun interesas nur la kompreno de graveco de konstanteco de propra akcelo al nuligo de Dopplera efiko.
Do, konsideru lumsignalon eligitan je , kaj inercian sistemon de momenta senmovo de observanto je tiu momento. En tiu sistemo, observanto havas konstantan propran akcelon en direkto , kaj fonto restas en la sama kaj distancas perpendikulare.
Plu, konsideru duan signalon eligitan je momento , kaj inercian sistemon de momenta senmovo de observanto je tiu momento. En tiu dua sistemo, observanto havas konstantan propran akcelon en direkto , estas en loko , kaj la fonto havas infiniteziman rapidon en direkto malpozitiva de kaj distancas perpendikulare. Ĉar la interspaco trakurata per la observanto estas duagrada en , tial la observanto estas konsiderata ankoraŭ en la komenca loko.
Por movado de lumsignalo, la rapido de fonto ne gravas. Ankaŭ rimarku, ke la infinitezima rapido de la fonto kontribuas duagrade al , do . Tial la intertempo inter eligo kaj percepto estas la sama por la du signaloj, t.e., . Do kaj do , t.e., Dopplera efiko ne estas. Rimarku, ke tiu argumento nur validas kun propra akcelo, ĉar ĉi tiu estas difinata en inerciaj sistemoj de momenta senmovo.
Ni opinias, ke la rezultoj de ĉi tiu artikolo evidentigas la mirindan gravecon de konstanta propra akcelo ĉe special-relativeco.
Referências
- [1] C. Møller, The theory of relativity, 2nd ed., Oxford U P, 1972.
- [2] W. Rindler, Essential relativity, 2nd ed., Springer-Verlag, 1977.
- [3] J. Dwayne Hamilton, The uniformly accelerated reference frame, Am. J. Phys. 46 83-9, 1978.
- [4] L. D. Landau, E. M. Lifshitz, The classical theory of fields, 4th rev. English ed., Butterworth-Heinemann, 1996.
- [5] W. Cochran, Some results on the relativistic Doppler effect for accelerated motion, Am. J. Phys. 57 1039-41, 1989.
- [6] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, La relativeca tempo – I, Notas de Física, CBPF-NF-006/06, 2006; http://arxiv.org/abs/physics/0603053.
- [7] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – I, Notas de Física, CBPF-NF-002/07, 2007; http://arxiv.org/abs/physics/0701092.
- [8] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – II, Notas de Física, CBPF-NF-011/07, 2007; http://arxiv.org/abs/0704.1130.
- [9] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj – I, Notas de Física, CBPF-NF-001/08, 2008; http://arxiv.org/abs/0801.2290.
- [10] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – III, Notas de Física, CBPF-NF-018/08, 2008; http://arxiv.org/abs/0808.0126.